Deuteronomy 21:18 Cross References - Esperanto

18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:

Exodus 20:12

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Exodus 21:15

15 Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

Exodus 21:17

17 Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

Leviticus 19:3

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Leviticus 21:9

9 Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.

Deuteronomy 8:5

5 Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.

Deuteronomy 27:16

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

2 Samuel 7:14

14 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.

Proverbs 1:8

8 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;

Proverbs 13:24

24 Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.

Proverbs 15:5

5 Malsagxulo malsxatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.

Proverbs 19:18

18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.

Proverbs 20:20

20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.

Proverbs 22:15

15 Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi.

Proverbs 23:13-14

13 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos. 14 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de SXeol.

Proverbs 28:24

24 Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.

Proverbs 29:17

17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.

Proverbs 30:11

11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;

Proverbs 30:17

17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malsxatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj cxe la rivero kaj formangxos aglidoj.

Isaiah 1:2

2 Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.

Isaiah 1:5

5 Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

Jeremiah 5:3

3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.

Jeremiah 31:18

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

Ezekiel 22:7

7 Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

Ezekiel 24:13

13 En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.

Amos 4:11-12

11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 12 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.

Ephesians 6:1-3

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

Hebrews 12:9-11

9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.