Deuteronomy 20:13 Cross References - Esperanto

13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon, tiam mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo;

Numbers 31:7-9

7 Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn. 8 Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.

Numbers 31:17-18

17 Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu. 18 Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.

1 Kings 11:15-16

15 Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo 16 (cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);

Psalms 2:6-12

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto. 7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. 10 Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero! 11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo. 12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Psalms 21:8-9

8 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn. 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

Psalms 110:1

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Luke 19:27

27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

2 Thessalonians 1:7-9

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco, 8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; 9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.