8 Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
Deuteronomy 17:8 Cross References - Esperanto
Exodus 18:26
26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.
Exodus 21:12-14
Exodus 21:20
20 Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
Exodus 21:22
22 Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.
Exodus 21:28
28 Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
Exodus 22:2
2 Se iu trovos sxtelanton cxe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne jugxu lin pro la sango.
Numbers 35:11
11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.
Numbers 35:16
16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
Numbers 35:19-34
19 La vengxanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.
20 Se iu pusxis iun pro malamo aux sin kasxinte jxetis ion sur lin kaj cxi tiu mortis,
21 aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.
22 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,
23 aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:
24 tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj;
25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.
26 Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifugxo, kien li forkuris,
27 kaj la vengxanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifugxo kaj la vengxanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;
28 cxar en sia urbo de rifugxo li devas resti gxis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedajxo.
29 Kaj tio estu por vi legxa regulo en viaj generacioj, en cxiuj viaj lokoj de logxado.
30 CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.
31 Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
32 Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.
33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.
34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.
Deuteronomy 1:17
17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.
Deuteronomy 12:5
5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien,
Deuteronomy 19:4
4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;
Deuteronomy 19:10-11
Deuteronomy 19:17
17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;
1 Kings 3:16-28
16 Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.
17 Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.
18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.
19 Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.
20 Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.
21 Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
22 Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.
23 Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;
24 kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo.
25 Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.
26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.
27 Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino.
28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.
2 Chronicles 19:8-10
8 Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.
9 Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:
10 en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.
Psalms 122:4-5
Haggai 2:11
11 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru:
Malachi 2:7
7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.