Deuteronomy 10:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.

Exodus 19:17-18

17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

Exodus 20:1-17

1 Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn: 2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 3 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi. 4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; 5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. 7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. 8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin. 12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 13 Ne mortigu. 14 Ne adultu. 15 Ne sxtelu. 16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston. 17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Exodus 34:28

28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

Deuteronomy 4:11-15

11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon. 13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj. 14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 15 Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;

Deuteronomy 5:4-26

4 Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; 5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris: 6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 7 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi. 8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; 9 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. 11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. 12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan. 16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 17 Ne mortigu. 18 Kaj ne adultu. 19 Kaj ne sxtelu. 20 Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston. 21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo. 22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. 23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj; 24 kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta. 25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. 26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

Deuteronomy 9:10

10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.

Deuteronomy 18:16

16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.

Hebrews 12:18-19

18 CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego, 19 kaj sono de trumpeto kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.