Daniel 7:24 Cross References - Esperanto

24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn.

Daniel 7:7-8

7 Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn. 8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

Daniel 7:20

20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

Daniel 8:9-12

9 El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando. 10 Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj. 11 Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon. 12 Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.

Daniel 11:36

36 La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.

2 Thessalonians 2:3-10

3 neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo, 4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio. 5 CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6 Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe. 7 CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita. 8 Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

1 Timothy 4:1-3

1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, 2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero, 3 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.

Revelation 12:3

3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.

Revelation 13:1

1 kaj gxi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.

Revelation 17:3

3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn.

Revelation 17:12-13

12 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek regxoj, kiuj ankoraux ne ricevis regnon; sed ili ricevas auxtoritaton kiel regxoj, kun la besto, por unu horo. 13 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto.

Revelation 17:16-18

16 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malcxastistinon, kaj faros sxin izolita kaj nuda, kaj mangxos sxian karnon, kaj forbruligos sxin per fajro. 17 CXar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, gxis la vortoj de Dio plenumigxos. 18 Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas regxecon super la regxoj de la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.