Daniel 7:20 Cross References - Esperanto

20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

Daniel 7:8

8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

Daniel 7:11

11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.

Daniel 7:23

23 Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin.

Daniel 8:9-11

9 El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando. 10 Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj. 11 Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.

Daniel 11:36-37

36 La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos. 37 Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.