Amos 2:5 Cross References - Esperanto

5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

Jeremiah 17:27

27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.

Jeremiah 21:10

10 CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.

Jeremiah 37:8-10

8 Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo, kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro. 9 Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros. 10 CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.

Jeremiah 39:8

8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.

Jeremiah 52:13

13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

Hosea 8:14

14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.