Acts 5:4 Cross References - Esperanto

4 Dum gxi restis, cxu gxi ne estis via? kaj post la vendo, cxu gxi ne estis en via rajto? Kial do cxi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.

Exodus 16:8

8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

Exodus 35:21-22

21 Kaj venis cxiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj cxiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la arangxo de la tabernaklo de kunveno kaj por gxia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj. 22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

Exodus 35:29

29 CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

Numbers 16:11

11 Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?

Joshua 7:25-26

25 Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn. 26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.

1 Samuel 8:7

7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

2 Kings 5:25-27

25 Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris. 26 Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn? 27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

1 Chronicles 29:3

3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

1 Chronicles 29:5

5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?

1 Chronicles 29:9

9 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.

1 Chronicles 29:17

17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

Job 15:35

35 Ili gravedigxis per malpiajxo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicajxon.

Psalms 7:14

14 Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

Psalms 139:4

4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

Isaiah 59:4

4 Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.

Ezekiel 38:10

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.

Luke 10:16

16 Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.

Acts 5:3

3 Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?

Acts 5:9

9 Kaj Petro respondis al sxi:Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.

Acts 8:21-22

21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, cxar via koro ne estas rekta antaux Dio. 22 Pentu do pri tiu via malboneco, kaj pregxu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.

1 Corinthians 8:8

8 Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.

1 Corinthians 9:5-17

5 CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? 6 Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori? 7 Kiu soldato iam dejxoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinbergxardenon, kaj ne mangxas gxian frukton? aux kiu pasxtas sxafaron, kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro? 8 CXu mi parolas tion kiel homo? cxu ne diras la legxo tion saman? 9 CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas? 10 aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno. 11 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, cxu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? 12 Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. 13 CXu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. 15 Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fierajxon. 16 CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! 17 CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita.

1 Thessalonians 4:8

8 Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

Philemon 1:14

14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola. 15 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.