Acts 3:6 Cross References - Esperanto

6 Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.

Matthew 7:22

22 Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn?

Matthew 10:9

9 Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn,

Mark 14:8

8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.

Mark 16:17

17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;

John 19:19

19 Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.

Acts 2:22

22 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,

Acts 2:36

36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

Acts 3:16

16 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis cxi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li cxi tiun plensanecon antaux vi cxiuj.

Acts 4:7

7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aux per kia nomo vi faris tion?

Acts 4:10

10 estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.

Acts 9:34

34 Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; levigxu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj levigxis.

Acts 10:38

38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.

Acts 16:18

18 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.

Acts 19:13-16

13 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas. 14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris. 15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.

1 Corinthians 4:11

11 Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;

2 Corinthians 6:10

10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

2 Corinthians 8:9

9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

2 Corinthians 8:12

12 CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.

James 2:5

5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

1 Peter 4:10

10 lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.