Acts 2:25 Cross References - Esperanto

25 CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;

Psalms 16:8-11

8 CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos. 9 Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge. 10 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 21:7

7 CXar la regxo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

Psalms 30:6

6 Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos.

Psalms 62:2

2 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos.

Psalms 62:6

6 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne renversigxos.

Psalms 73:23

23 Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

Psalms 109:31

31 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

Psalms 110:5

5 La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero.

Isaiah 41:13

13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

Isaiah 50:7-9

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi. 9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.

John 16:32

32 Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi.

Acts 2:29-30

29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

Acts 13:32-36

32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis. 34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkorajxojn de David. 35 CXar li ankaux diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.