Acts 20:18 Cross References - Esperanto

18 Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,

Acts 18:19

19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.

Acts 19:1

1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Pauxlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn discxiplojn,

Acts 19:10

10 Kaj tio dauxris dum du jaroj; tiel ke cxiuj logxantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, auxdis la vorton de la Sinjoro.

2 Corinthians 1:12

12 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

2 Corinthians 6:3-11

3 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; 4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj, 5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; 10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion. 11 Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

1 Thessalonians 1:5-6

5 cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi. 6 Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito;

1 Thessalonians 2:1-10

1 CXar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis senfrukta; 2 sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. 3 CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo; 4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5 CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6 nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo. 7 Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8 tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj. 9 CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. 10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;

2 Thessalonians 3:7-9

7 CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi; 8 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi; 9 ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu. 10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.