6 Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
Acts 19:6 Cross References - Esperanto
Mark 16:17
17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
Acts 2:4
4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
Acts 6:6
6 tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte, metis sur ilin la manojn.
Acts 8:17-19
17 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
18 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
19 kaj diris:Donu ankaux al mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
Acts 9:17
17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.
Acts 10:45-46
Acts 13:1-2
1 Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo.
2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
1 Corinthians 12:8-11
8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;
9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
11 sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.
1 Corinthians 12:28-30
28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
29 CXu cxiuj estas apostoloj? cxu cxiuj profetoj? cxu cxiuj instruantoj? cxu cxiuj mirakluloj?
30 cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas?
1 Corinthians 14:1-25
1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.
2 CXar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.
3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.
4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.
5 Mi volas, ke vi cxiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaux interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
6 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado, aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado?
7 Ecx la senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aux harpata?
8 CXar se la trumpeto donos necertan vocxon, kiu pretigxos por batalo?
9 Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus.
10 Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.
11 Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.
12 Tiel same ankaux vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.
13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu pregxu, ke li interpretu.
14 CXar se mi pregxas per lingvo, mia spirito pregxas, sed mia intelekto estas senfrukta.
15 Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux intelekte.
16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras.
17 CXar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.
18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi cxiuj;
19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaux aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.
20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.
21 En la legxo estas skribite:Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti Min, diras la Eternulo.
22 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.
23 Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas?
24 Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj;
25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.
1 Timothy 5:22
22 Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.
2 Timothy 1:6
6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.