4 Kaj li diskutadis en la sinagogo cxiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.
Acts 18:4 Cross References - Esperanto
Genesis 9:27
27 Dio disvastigu Jafeton, Kaj li logxu en la tendoj de SXem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
2 Chronicles 32:11
11 HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.
Luke 4:16
16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.
Luke 16:31
31 Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.
Acts 13:14-14:1
14 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis.
Acts 17:1-3
1 Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;
2 kaj laux sia kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,
3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj relevigxi el la mortintoj, kaj dirante:CXi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
Acts 17:11
11 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.
Acts 17:17
17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo cxiutage kun la renkontitoj.
Acts 18:13
13 dirante:Kontraux la legxo cxi tiu instigas homojn adori Dion.
Acts 19:8
8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la dauxro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
Acts 19:26
26 Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
Acts 26:28
28 Kaj Agripo diris al Pauxlo:En mallonga tempo vi konvinkos min farigxi Kristano.
Acts 28:23
23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.
2 Corinthians 5:11
11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.