Acts 17:27 Cross References - Esperanto

27 por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni;

Deuteronomy 4:7

7 CXar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li?

1 Kings 8:27

27 CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

Psalms 19:1-6

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo. 2 Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon. 3 Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon. 4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili. 5 Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon. 6 Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.

Psalms 139:1-13

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias. 5 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas. 9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro: 10 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos. 11 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto: 12 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo. 13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.

Jeremiah 23:23-24

23 CXu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; cxu Mi ne estas ankaux Dio de malproksime? 24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Acts 14:17

17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.

Acts 15:17

17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,

Romans 1:20

20 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;

Romans 2:4

4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.