10 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.
3 John 1:10 Cross References - Esperanto
Proverbs 10:8
8 Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.
Proverbs 10:10
10 Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon; Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.
Isaiah 66:5
5 Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.
Luke 6:22
22 Felicxaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riprocxos, kaj eljxetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.
John 9:22
22 Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
John 9:34-35
1 Corinthians 5:1-5
1 Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.
2 Kaj vi blovesxvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, forigxu el inter vi.
3 CXar mi vere, korpe forestante, sed spirite cxeestante, jam jugxis, kvazaux cxeestante, tiun, kiu tiel faris tion,
4 en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,
5 transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.
2 Corinthians 10:1-11
1 Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:
2 mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.
3 CXar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laux karno
4 (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);
5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,
6 kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos.
7 Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni.
8 CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;
9 por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj.
10 CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda.
11 Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.
2 Corinthians 13:2
2 Mi antauxdiris, kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;
3 John 1:5
5 Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,