2 Thessalonians 1:7 Cross References - Esperanto

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

Isaiah 57:2

2 Kiu iras gxustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kusxejo.

Matthew 5:10-12

10 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 11 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. 12 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

Matthew 13:39-43

39 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj. 40 Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos cxe la fino de la mondagxo. 41 La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon, 42 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 43 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

Matthew 16:27

27 CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.

Matthew 25:31

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

Matthew 26:64

64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

Mark 8:38

38 CXar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaux cxi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaux hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angxeloj.

Mark 14:62

62 Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

Luke 16:25

25 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.

Luke 17:30

30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos.

John 1:3

3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

John 1:51

51 Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

Acts 1:11

11 kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.

Romans 8:17

17 kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

2 Corinthians 4:17

17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

Ephesians 1:2

2 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Colossians 1:16

16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;

1 Thessalonians 4:16-17

16 CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj; 17 poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.

2 Timothy 2:12

12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos; 13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

Hebrews 4:1

1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin.

Hebrews 4:9

9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.

Hebrews 4:11

11 Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo.

Hebrews 9:28

28 tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

1 Peter 3:22-4:1

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

Jude 1:14-15

14 Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj, 15 por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.

Revelation 1:7

7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

Revelation 7:14-17

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido. 15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. 16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; 17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

Revelation 14:13

13 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Skribu:Felicxaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; cxar iliaj faroj sekvas kun ili.

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Revelation 21:4

4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Revelation 22:6

6 Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux.

Revelation 22:9

9 Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.

Revelation 22:16

16 Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.