2 Samuel 1:11 Cross References - Esperanto

11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

Genesis 37:29

29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.

Genesis 37:34

34 Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.

Joshua 7:6

6 Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.

2 Samuel 3:31

31 Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li:Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon.

2 Samuel 13:31

31 La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj.

Acts 14:14

14 Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas, auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la amason, kriante,

Romans 12:15

15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.