2 Peter 3:7 Cross References - Esperanto

7 sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.

Psalms 50:3

3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.

Psalms 102:26

26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

Isaiah 51:6

6 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

Zephaniah 3:8

8 Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.

Matthew 10:15

15 Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.

Matthew 11:22

22 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi.

Matthew 11:24

24 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.

Matthew 12:36

36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado.

Matthew 24:35

35 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Matthew 25:41

41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

Mark 6:11

11 Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin auxskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.

Romans 2:5

5 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

Philippians 1:28

28 kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo;

2 Thessalonians 1:7-8

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco, 8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

2 Thessalonians 2:3

3 neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo,

1 Timothy 6:9

9 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.

2 Peter 2:9

9 la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;

2 Peter 3:10

10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.

2 Peter 3:12

12 atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidigxos?

1 John 4:17

17 Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.

Jude 1:7

7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

Revelation 17:8

8 La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.

Revelation 17:11

11 Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaux oka, kaj estas el la sep; kaj gxi iras en pereon.

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Revelation 21:1

1 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.