2 Kings 5:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante:Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.

2 Kings 7:9-11

9 Kaj ili diris unu al la alia:Ne gxuste ni agas; la hodiauxa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos gxis la lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la regxo. 10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato. 11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la regxo.

Mark 5:19

19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.

Mark 16:9-10

9 Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10 SXi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris.

John 1:42-46

42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro). 43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min. 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.

John 4:28-29

28 La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj: 29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?

1 Corinthians 1:26-27

26 CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.