2 Kings 4:35 Cross References - Esperanto

35 Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.

1 Kings 17:22

22 Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis.

2 Kings 8:1

1 Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.

2 Kings 8:5

5 Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.

2 Kings 13:21

21 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.

Luke 7:14-15

14 Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu. 15 Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

Luke 8:55

55 Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.

John 11:43-44

43 Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo:Lazaro, elvenu. 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

Acts 9:40

40 Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.