2 Corinthians 7:4 Cross References - Esperanto

4 Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.

Acts 5:41

41 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.

Romans 5:3

3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;

1 Corinthians 1:4

4 Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;

2 Corinthians 1:4

4 kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

2 Corinthians 1:14

14 kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

2 Corinthians 2:14

14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

2 Corinthians 3:12

12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

2 Corinthians 6:10-11

10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion. 11 Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

2 Corinthians 7:6-7

6 Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito; 7 kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

2 Corinthians 8:24

24 Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

2 Corinthians 9:2-4

2 cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili. 3 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj, 4 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido.

2 Corinthians 10:1-2

1 Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi: 2 mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.

2 Corinthians 11:21

21 Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.

Ephesians 6:19-20

19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

Philippians 1:20

20 laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto.

Philippians 2:17

17 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

Colossians 1:24

24 Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

1 Thessalonians 2:2

2 sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

1 Thessalonians 2:19

19 CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno?

1 Thessalonians 3:7-9

7 pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido; 8 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

James 1:2

2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.