9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.
2 Corinthians 12:9 Cross References - Esperanto
Exodus 3:11-12
Exodus 4:10-15
10 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon.
11 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?
12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
13 Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.
15 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
Deuteronomy 33:25-27
25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.
26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.
27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.
Joshua 1:9
9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.
2 Kings 2:15
15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.
Psalms 8:2
2 Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.
Isaiah 4:5-6
5 Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio honora estos sxirmo.
6 Kaj estos tendo, por ombri kontraux la varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux malbona vetero kaj pluvo.
Isaiah 11:2
2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.
Isaiah 35:3-4
Isaiah 40:29-31
Isaiah 41:13-16
13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.
14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
15 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo.
16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.
Isaiah 43:2
2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.
Jeremiah 1:6-9
6 Mi diris:Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, cxar mi estas juna.
7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
8 Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.
9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektusxis mian busxon, kaj la Eternulo diris al mi:Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian busxon.
Daniel 10:16-19
16 Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn.
17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
18 Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
19 Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis.
Zephaniah 3:17
17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.
Matthew 5:11-12
Matthew 10:19-20
Matthew 28:18
18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.
Matthew 28:20
20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.
Luke 21:15
15 cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri.
1 Corinthians 2:5
5 por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.
1 Corinthians 10:13
13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.
1 Corinthians 15:10
10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
2 Corinthians 3:5-6
2 Corinthians 11:30
30 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
2 Corinthians 12:5
5 Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj.
2 Corinthians 12:10
10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.
2 Corinthians 12:15
15 Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli amata?
Ephesians 3:16
16 por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
Philippians 4:13
13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
Colossians 1:11
11 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;
Colossians 1:28-29
1 Timothy 1:14
14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Hebrews 4:16
16 Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.
Hebrews 11:34
34 estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.