7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
2 Chronicles 5:7 Cross References - Esperanto
Exodus 37:6-9
6 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
7 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:
8 unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
9 Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
1 Kings 6:23-28
23 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.
25 Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.
26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo.
27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.
28 Kaj li tegis la kerubojn per oro.
1 Kings 8:6-7
6 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
7 CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.
2 Chronicles 4:20
20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laux la preskribo antaux la plejsanktejo-el pura oro;
Psalms 132:8
8 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.