2 Chronicles 33:3 Cross References - Esperanto

3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

Deuteronomy 16:21

21 Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;

Deuteronomy 17:3

3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorklinigxos antaux ili aux antaux la suno aux antaux la luno aux antaux la tuta armeo de la cxielo, kion mi ne ordonis;

Judges 2:11-13

11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj. 12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. 13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar.

1 Kings 14:23

23 Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo.

2 Kings 18:4

4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.

2 Kings 21:3

3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

2 Kings 23:5-6

5 Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la regxoj de Judujo, por incensi sur la altajxoj en la urboj de Judujo kaj en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la cxielo. 6 Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis gxin cxe la torento Kidron kaj disfrotis gxin gxis cindreco, kaj oni jxetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.

2 Kings 23:11

11 Kaj li forigis la cxevalojn, kiujn la regxoj de Judujo starigis al la suno cxe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la cxambro de la euxnuko Netan-Melehx en Parvarim, kaj la cxarojn de la suno li forbruligis per fajro.

2 Chronicles 28:2-4

2 Li iradis laux la vojoj de la regxoj de Izrael, kaj li ecx faris fanditajn statuojn de Baaloj; 3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj; 4 li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

2 Chronicles 30:14

14 Kaj ili levigxis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj cxion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj jxetis en la torenton Kidron.

2 Chronicles 31:1

1 Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

2 Chronicles 32:12

12 Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.

Ecclesiastes 2:19

19 Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.

Ecclesiastes 9:18

18 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

Jeremiah 8:2

2 kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.

Jeremiah 17:2

2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.

Jeremiah 19:13

13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la regxoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, cxiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la cxielo kaj versxis versxoferojn al aliaj dioj.

Zephaniah 1:5

5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;

Acts 7:42

42 Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: CXu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.