27 HXizkija havis tre multe da ricxeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por argxento kaj oro, por multekostaj sxtonoj, aromajxoj, sxildoj, kaj cxiaj valoraj objektoj,
2 Chronicles 32:27 Cross References - Esperanto
1 Chronicles 27:25-31
25 Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.
26 Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub.
27 Super la vinbergxardenoj estis SXimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinbergxardenoj estis Zabdi, la SXefamano.
28 Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx.
29 Super la bovoj, kiuj pasxtigxis en SXaron, estis SXitraj, la SXaronano; super la bovoj en la valoj estis SXafat, filo de Adlaj.
30 Super la kameloj estis Obil, la Isxmaelido; super la azeninoj estis Jehxdeja, la Meronotano.
31 Super la sxafoj estis Jaziz, la Hagarido. CXiuj cxi tiuj estis estroj super la havajxoj, kiujn posedis la regxo David.
2 Chronicles 1:12
12 pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.
2 Chronicles 9:27
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
2 Chronicles 17:5
5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.
Proverbs 10:22
22 La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi.