1 Thessalonians 1:5 Cross References - Esperanto

5 cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.

Psalms 10:2-3

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis. 3 CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon.

Isaiah 55:11

11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis.

Mark 16:20

20 Kaj elirinte, ili predikis cxie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

John 16:7-15

7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon: 9 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita. 12 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Acts 2:33

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

Acts 10:44-46

44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron. 45 Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito. 46 CXar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro:

Acts 11:15-18

15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 11:21

21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro.

Acts 16:14

14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo.

Acts 20:18-19

18 Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, 19 servante la Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;

Acts 20:33-35

33 Mi ne deziras ies argxenton, nek oron, nek vestaron. 34 Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. 35 En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.

Romans 1:16

16 CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj.

Romans 2:16

16 en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio, per Jesuo Kristo.

Romans 15:18-19

18 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare, 19 en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;

1 Corinthians 1:24

24 sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.

1 Corinthians 2:2-5

2 CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. 3 Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. 4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5 por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.

1 Corinthians 3:6

6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.

1 Corinthians 3:16

16 CXu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas la Spirito de Dio?

1 Corinthians 4:9-13

9 CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj. 10 Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. 11 Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; 13 kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.

1 Corinthians 4:20

20 CXar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.

1 Corinthians 9:19-23

19 CXar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. 20 Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo; 21 al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo. 22 Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. 23 Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por ke mi gxin partoprenu.

1 Corinthians 10:33

33 tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.

1 Corinthians 12:7-11

7 Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.

2 Corinthians 3:6

6 kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

2 Corinthians 4:1-3

1 Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas; 2 sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio. 3 Sed se nia evangelio eble estas vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;

2 Corinthians 6:3-10

3 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; 4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj, 5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; 10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

2 Corinthians 10:4-5

4 (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj); 5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,

Galatians 1:8-12

8 Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. 9 Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. 10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo. 11 CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo. 12 CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.

Galatians 2:2

2 Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

Galatians 3:2-5

2 Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido? 3 CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas? 4 CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. 5 CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?

Galatians 5:5

5 CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

Galatians 5:22-23

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

Ephesians 1:17-20

17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li; 18 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj, 19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto, 20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

Ephesians 2:4-5

4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

Ephesians 2:10

10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

Ephesians 3:20

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

Philippians 2:13

13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

Philippians 4:9

9 Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Colossians 2:2

2 por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,

1 Thessalonians 2:1-11

1 CXar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis senfrukta; 2 sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. 3 CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo; 4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5 CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6 nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo. 7 Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8 tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj. 9 CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. 10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj; 11 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

1 Thessalonians 2:13

13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas. 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Thessalonians 3:7-9

7 CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi; 8 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi; 9 ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.

1 Timothy 4:12-16

12 Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per cxasteco. 13 GXis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. 14 Ne malsxatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. 15 Estu diligenta pri tiuj aferoj; dedicxu vin al ili, por ke via progreso evidentigxu al cxiuj. 16 Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; cxar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin auxskultas.

2 Timothy 2:8

8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;

2 Timothy 2:10

10 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

Titus 3:5-6

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

Hebrews 2:3-4

3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj; 4 dum Dio ankaux kunatestis per signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laux Sia volo.

Hebrews 6:11

11 Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;

Hebrews 6:18-19

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan, 19 kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;

Hebrews 10:22

22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

James 1:16-18

16 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj. 17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado. 18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

1 Peter 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

1 Peter 1:12

12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

1 Peter 5:3

3 ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego.

2 Peter 1:10

10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;

2 Peter 1:19

19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.