1 Samuel 30:19 Cross References - Esperanto

19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis.

Genesis 14:14-16

14 Kaj Abram auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis gxis Dan. 15 Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis HXoba, kiu estas maldekstre de Damasko. 16 Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.

Numbers 31:49

49 kaj ili diris al Moseo:Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;

1 Samuel 30:8

8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.

Job 1:10

10 Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.

Psalms 34:9-10

9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas. 10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

Psalms 91:9-10

9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.