1 Samuel 1:20 Cross References - Esperanto

20 Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis.

Genesis 4:25

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: CXar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain.

Genesis 5:29

29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.

Genesis 16:11

11 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon.

Genesis 29:32-35

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Genesis 30:6-21

6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer. 14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto. 17 Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar. 19 Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.

Genesis 41:51-52

51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro. 52 Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.

Exodus 2:10

10 Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

Exodus 2:22

22 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

Matthew 1:21

21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.