13 Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
1 Kings 12:13 Cross References - Esperanto
Genesis 16:6
6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.
Genesis 42:7
7 Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.
Genesis 42:30
30 La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
Exodus 5:2
2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
Exodus 10:28
28 Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.
Judges 12:1-6
1 Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.
2 Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.
3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi?
4 Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.
5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne,
6 tiam ili diris al li:Diru:SXibolet; li diris:Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.
1 Samuel 20:10
10 Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?
1 Samuel 20:30-31
30 Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino?
31 CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.
1 Samuel 25:10-11
10 Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.
11 CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
2 Samuel 19:43
43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.
1 Kings 20:6-11
6 tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.
7 Tiam la regxo de Izrael kunvokis cxiujn plejagxulojn de la lando, kaj diris:Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; cxar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian argxenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
8 Kaj cxiuj plejagxuloj kaj la tuta popolo diris al li:Ne obeu, kaj ne konsentu.
9 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.
10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.
11 Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.
Proverbs 10:11
11 La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.
Proverbs 10:32
32 La lipoj de piulo anoncas favorajxon, Kaj la busxo de malpiuloj malicajxon.
Proverbs 13:20
20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.
Proverbs 15:1
1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
Proverbs 18:23
23 Per petegado parolas malricxulo; Kaj ricxulo respondas arogante.
Ecclesiastes 10:12
12 Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas.
James 3:17
17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.