1 Corinthians 9:12 Cross References - Esperanto

12 Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.

Genesis 24:56

56 Kaj li diris al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.

Nehemiah 4:8

8 Kaj ili faris interkonsenton, ke ili cxiuj kune iru milite kontraux Jerusalemon kaj faru al gxi malbonon.

Luke 11:52

52 Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

Acts 18:3

3 kaj, cxar li estis sammetiisto, li logxis cxe ili, kaj ili laboris, cxar ili estis laux metio tendofaristoj.

Acts 20:31-34

31 Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj. 32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj. 33 Mi ne deziras ies argxenton, nek oron, nek vestaron. 34 Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.

Romans 15:22

22 Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi;

1 Corinthians 4:11-12

11 Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;

1 Corinthians 4:14-15

14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15 CXar kvankam vi ecx havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.

1 Corinthians 6:7

7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

1 Corinthians 9:2

2 Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.

1 Corinthians 9:15

15 Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fierajxon.

1 Corinthians 9:18

18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

2 Corinthians 6:3

3 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;

2 Corinthians 11:7-10

7 Aux cxu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio? 8 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi; 9 kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos. 10 Jen estas la vero de Kristo en mi, ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj.

2 Corinthians 11:12

12 Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.

2 Corinthians 11:20

20 CXar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formangxas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizagxon.

2 Corinthians 12:13-14

13 CXar en kio vi farigxis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne sxargxigxis al vi? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon. 14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.

1 Thessalonians 2:6-9

6 nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo. 7 Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8 tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj. 9 CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

2 Thessalonians 3:8-9

8 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi; 9 ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.