1 Corinthians 14:20 Cross References - Esperanto

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.

Psalms 119:99

99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.

Psalms 131:1-2

1 Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. 2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.

Isaiah 11:3

3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

Matthew 18:3

3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.

Matthew 19:4

4 Kaj responde li diris:CXu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,

Mark 10:15

15 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.

Romans 16:19

19 CXar via obeemeco estas sciigita al cxiuj homoj. Tial mi gxojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu sagxaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.

1 Corinthians 2:6

6 Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj neniigxas;

1 Corinthians 3:1-2

1 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2 Mi nutris vin per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis; kaj ecx nun vi ne kapablas;

1 Corinthians 13:11

11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.

Ephesians 4:14-15

14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo; 15 sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,

Philippians 1:9

9 Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo,

Philippians 3:15

15 CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi;

Hebrews 5:12-13

12 CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo. 13 CXar cxiu, kiu nutrigxas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; cxar li estas infaneto.

Hebrews 6:1-3

1 Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio, 2 de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo. 3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos.

1 Peter 2:2

2 kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,

2 Peter 3:18

18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.