1 Chronicles 21:29 Cross References - Esperanto

29 La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon.

Exodus 40:1-38

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno. 3 Kaj metu tien la keston de atesto kaj sxirmu la keston per la kurteno. 4 Kaj enportu la tablon kaj arangxu sur gxi gxian arangxotajxon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu gxiajn lucernojn. 5 Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaux la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon cxe la eniro de la tabernaklo. 6 Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno. 7 Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enversxu en gxin akvon. 8 Kaj arangxu la korton cxirkauxe, kaj pendigu la kovrotukon cxe la pordego de la korto. 9 Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la logxejon, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj sanktigu gxin kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, por ke gxi estu sankta. 10 Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta. 11 Kaj sanktoleu la lavujon kaj gxian piedestalon, kaj sanktigu gxin. 12 Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 13 Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro. 14 Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per hxitonoj. 15 Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj. 16 Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris. 17 En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo. 18 Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis gxiajn bazojn kaj starigis gxiajn tabulojn kaj arangxis gxiajn riglilojn kaj starigis gxiajn kolonojn. 19 Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 20 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre. 21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 22 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno. 23 Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 24 Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo. 25 Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 26 Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaux la kurteno. 27 Kaj li bruligis sur gxi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 28 Kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordo de la tabernaklo. 29 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 30 Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi. 31 Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn; 32 kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 33 Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron. 34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 36 Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn. 37 Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo. 38 CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.

1 Kings 3:4-15

4 Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro. 5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi. 6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono. 7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? 10 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion. 11 Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi, 12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi. 13 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo. 14 Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon. 15 Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

1 Chronicles 16:39

39 kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaux la logxejo de la Eternulo sur la altajxo en Gibeon,

2 Chronicles 1:3

3 Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.

2 Chronicles 1:13

13 Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super Izrael.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.