29 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.
1 Chronicles 15:29 Cross References - Esperanto
Exodus 15:20
20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.
Numbers 10:33
33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
Deuteronomy 31:26
26 Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi;
Joshua 4:7
7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.
Judges 20:27
27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
1 Samuel 4:3
3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj.
1 Samuel 18:27-28
27 David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.
28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.
1 Samuel 19:11-17
11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.
12 Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.
13 Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto.
14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana.
15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.
16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo.
17 Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.
1 Samuel 25:44
44 Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.
2 Samuel 3:13-14
13 Kaj tiu diris:Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome:vi ne vidos mian vizagxon, se vi antauxe ne alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizagxon.
14 Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj.
2 Samuel 6:16
16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro.
2 Samuel 6:20-23
20 Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
21 Sed David diris al Mihxal:Antaux la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.
22 Kaj mi senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.
23 Kaj Mihxal, la filino de Saul, ne havis infanojn gxis la tago de sxia morto.
1 Chronicles 17:1
1 Kiam David logxis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj.
Psalms 30:11
11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,
Psalms 69:7-9
Psalms 149:3
3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Psalms 150:4
4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
Ecclesiastes 3:4
4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;
Jeremiah 3:16
16 Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin denove.
Jeremiah 30:19
19 Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos.
Jeremiah 33:11
11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.
Acts 2:13
2 Corinthians 5:13
13 CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.
Hebrews 9:4
4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,