Bible verses about "wrestling" | Esperanto

1 John 2:15-16

15 Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. 16 CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.

Genesis 32:22-32

22 Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok. 23 Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis. 24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo. 25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos. 27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. 28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. 30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis. 31 La suno levigxis antaux li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro. 32 Tial la Izraelidoj ne mangxas gxis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, cxar tiu tusxis la femuran artikon de Jakob cxe la tendeno.

Genesis 32:25

25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu.

Psalms 144:1

1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Genesis 30:8

8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.

Philippians 4:13-14

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. 14 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.

Ephesians 6:12-15

12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. 13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari. 14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;

Genesis 32:24

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo.

Ephesians 6:12

12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.