Bible verses about "wives" | Esperanto

Genesis 3:16

16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

Proverbs 14:1

1 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.

Proverbs 19:13-14

13 Pereo por sia patro estas malsagxa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. 14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.

Matthew 5:28

28 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

Ephesians 5:33

33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

1 Corinthians 6:18

18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

Ephesians 5:31

31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.

Ephesians 5:21

21 submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

1 Peter 3:7

7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

Ephesians 5:22

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

Ephesians 5:28

28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;

Colossians 3:19

19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolcxigxu kontraux ili.

Ephesians 5:25

25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

1 Timothy 2:11-15

11 Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo. 12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. 13 CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva; 14 kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon; 15 sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco.

1 Peter 3:1-5

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo cxastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;

Proverbs 21:19

19 Pli bone estas logxi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.

Proverbs 31:10

10 Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj.

Ephesians 5:22-33

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. 23 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio. 25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis, 26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta. 28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion; 30 cxar ni estas membroj de lia korpo. 31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.