Bible verses about "widow" | Esperanto

Mark 12:41-44

41 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon. 42 Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43 Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston; 44 cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.

1 Corinthians 7:8

8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj:Estas bone por ili resti kiel mi.

Exodus 22:22-24

22 Vidvinon kaj orfon ne premu. 23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos ilian krion; 24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

Psalms 68:5

5 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.

1 Timothy 5:3-6

3 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4 Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio. 5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage. 6 Sed la voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas.

James 1:27

27 Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.