Bible verses about "watchman" | Esperanto

Nehemiah 7:3

3 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.

Proverbs 8:34

34 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj.

Isaiah 21:11-12

11 Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas? 12 La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

Song of Songs 3:3

3 La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?

Ezekiel 33:1-9

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel observanton; 3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: 5 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon. 6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto. 7 Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos el Mia busxo vorton, avertu ilin en Mia nomo. 8 Kiam Mi diros pri la malvirtulo:Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraux lia konduto:tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 9 Sed se vi avertis la malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

Ezekiel 34:1-31

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, profetu pri la pasxtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la pasxtistoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj? 3 La grasajxon vi mangxas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la sxafojn vi ne pasxtas. 4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. 5 Kaj ili diskuris, cxar ili ne havas pasxtiston; kaj ili farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. 6 Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas. 7 Tial, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo: 8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo:pro tio, ke Miaj sxafoj farigxis rabatajxo, kaj pro foresto de pasxtisto Miaj sxafoj farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj pasxistoj ne sercxis Miajn sxafojn, kaj la pasxtistoj pasxtis sin mem, sed Miajn sxafojn ili ne pasxtis - 9 pro tio, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo: 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili ne plu estu mangxajxo por ili. 11 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi sercxos Miajn sxafojn kaj esploros ilin. 12 Kiel pasxtisto esploras sian sxafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj sxafoj, tiel Mi esploros Miajn sxafojn; kaj Mi savos ilin el cxiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. 13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero. 14 Sur bona pasxtejo Mi ilin pasxtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia logxloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj pasxtigxos sur grasa pasxtejo, sur la montoj de Izrael. 15 Mi pasxtos Miajn sxafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La sxafon perdigxintan Mi elsercxos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandagxos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi pasxtos kun justeco. 17 Kaj pri vi, ho Miaj sxafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo, al virsxafoj kaj virkaproj. 18 CXu ne suficxas al vi, ke vi pasxtigxas sur bona pasxtejo? la restajxon sur via pasxtejo vi dispremas per viaj piedoj! CXu ne suficxas, ke vi trinkas puran akvon? la restajxon vi movmalklarigas per viaj piedoj! 19 Kaj Miaj sxafoj devas mangxi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj. 20 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi faros jugxon inter sxafo grasa kaj sxafo malgrasa. 21 CXar vi pusxas per la flanko kaj per la sxultro kaj frapas per viaj kornoj cxiujn malfortajn, gxis vi forpelas ilin eksteren, 22 Mi helpos al Miaj sxafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo. 23 Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto. 24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis. 25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto sendangxere kaj dormi en la arbaroj. 26 Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno. 27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin. 28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere, kaj neniu teruros ilin. 29 Kaj Mi arangxos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj. 30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 31 Kaj vi, homoj, estas Miaj sxafoj, la sxafoj de Mia pasxtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Hebrews 13:17

17 Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu; cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus senprofita por vi.

Nehemiah 4:9

9 Sed ni pregxis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraux ili.

Isaiah 21:5-12

5 Preparu tablon, starigu gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la sxildon. 6 CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru. 7 Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento. 8 Kaj li ekkriis kiel leono:Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn; 9 kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron. 10 Mia drasxajxo, kaj filo de mia garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi. 11 Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas? 12 La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

Jeremiah 31:6

6 CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

Ezekiel 33:3-6

3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: 5 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon. 6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

Isaiah 52:8

8 Jen eksonis la vocxo de viaj gardostarantoj; ili levas la vocxon kaj kune gxojkrias, cxar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

Jeremiah 51:12

12 Kontraux la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; cxar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la logxantoj de Babel.

Habakkuk 2:1-20

1 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi. 2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi. 3 CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita. 4 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco. 5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn. 6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj! 7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo. 8 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj. 9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili. 12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoversxado kaj pretigas fortikajxon per maljusteco! 13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane. 14 CXar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. 15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! 16 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro. 17 CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj. 18 Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn? 19 Ve al tiu, kiu diras al ligno:Levigxu, kaj al muta sxtono:Vekigxu! CXu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton. 20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!

Isaiah 62:6

6 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,

Ezekiel 3:17

17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo, tiam instruu ilin de Mi.

Ezekiel 33:6

6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

Ezekiel 33:1-33

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel observanton; 3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: 5 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon. 6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto. 7 Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos el Mia busxo vorton, avertu ilin en Mia nomo. 8 Kiam Mi diros pri la malvirtulo:Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraux lia konduto:tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 9 Sed se vi avertis la malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon. 10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael:Vi diras:Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumigxas; kiel do ni povas vivi? 11 Diru do al ili:Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael? 12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo:La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun gxi. 13 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon:tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris. 14 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte; 15 se la malvirtulo redonos la garantiajxon, repagos la rabitajxon, agados laux la legxoj de la vivo, ne farante malbonagojn:tiam li restos vivanta kaj ne mortos. 16 CXiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta. 17 Dume la filoj de via popolo diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne gxusta. 18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! CXiun el vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael. 21 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsavigxinto el Jerusalem, kaj diris:La urbo estas disbatita. 22 Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti. 23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo. 25 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi mangxas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi versxas; kaj tamen vi volas posedi la landon? 26 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon? 27 Diru al ili jenon:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj trovigxas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel mangxajxon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikajxoj kaj en kavernoj, mortos de pesto. 28 Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos gxia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertigxos tiel, ke neniu tie pasos. 29 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro cxiuj iliaj abomenindajxoj, kiujn ili faris. 30 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi cxe la muroj kaj cxe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene:Iru, kaj auxskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo! 31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidigxas antaux vi, kaj auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; cxar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj busxoj, kaj ilia koro celas nur profiton. 32 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela vocxo kaj bone kantanta; ili auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin. 33 Sed kiam plenumigxos tio, kio devas plenumigxi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.