1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
2 Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo, tiam elpasxu la pastro kaj parolu al la popolo;
3 kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili;
4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.
Bible verses about "war" | Esperanto
Deuteronomy 20:1-4
Proverbs 21:15
15 Farado de justajxo estas gxojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
Isaiah 2:4
4 Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
Ephesians 6:11
11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.
2 Corinthians 10:4
4 (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);
Isaiah 25:8
8 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.
James 4:1-2
Jeremiah 51:20
20 Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn;
Matthew 24:6
6 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.
Ecclesiastes 3:8
8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.