Bible verses about "transformation" | Esperanto

Matthew 5:16

16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.

Ephesians 4:29

29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

Galatians 5:19-26

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo. 24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj. 25 Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu. 26 Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

Philippians 1:6

6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

Romans 12:1

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

Psalms 51:10-12

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi. 11 Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. 12 Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.

1 John 1:9

9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

1 John 3:2-3

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas. 3 Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

Acts 1:18

18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis.

Romans 5:1-21

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 2 per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio. 3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. 6 CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj. 7 CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti. 8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni. 9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10 CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11 kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon. 12 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis; 13 cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo. 14 Sed morto regxis de post Adam gxis Moseo, ecx super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpasxo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto. 15 Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. CXar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo. 16 Kaj la donaco ne estis laux la unu pekinta; cxar la jugxo venis el unu gxis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj gxis pravigo. 17 CXar se, per la eraro de la unu, morto regxis per unu, des plimulte regxos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco. 18 Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo. 19 CXar kiel per la malobeo de unu la multaj farigxis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj farigxos justaj. 20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis, 21 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Galatians 2:20

20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

2 Corinthians 3:18

18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

2 Corinthians 5:17

17 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.