Bible verses about "teamwork" | Esperanto

Genesis 2:18

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

Psalms 133:1

1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!

Proverbs 11:14

14 CXe manko de prikonsiligxo popolo pereas; Sed cxe multe da konsilantoj estas bonstato.

Ephesians 4:11-12

11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

Hebrews 10:24-25

24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; 25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

1 Peter 4:10

10 lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

Romans 15:5-6

5 Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laux Kristo Jesuo; 6 por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

1 Corinthians 1:10

10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.

Philippians 2:1-30

1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, 2 plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, 3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; 4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj. 5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo, 6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio 7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj; 8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco. 9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo, 10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, 11 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro. 12 Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; 13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo. 14 CXion faru sen murmuroj kaj disputoj, 15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, 16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris. 17 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj; 18 kaj tiel same vi ankaux gxoju kaj kungxoju kun mi. 19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via stato. 20 CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato. 21 CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo. 22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. 23 Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi okazos, 24 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux. 25 Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono; 26 cxar li sopiris al vi cxiuj, kaj forte maltrankviligxis pro tio, ke vi jam sciigxis pri lia malsano; 27 cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne havu malgxojon super malgxojo. 28 Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi gxoju, kaj ke mi estu sen malgxojo. 29 Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena gxojo, kaj tiajn homojn honoru; 30 cxar pro la laboro por Kristo li alproksimigxis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis cxe via servado al mi.

Ephesians 4:16

16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

1 Corinthians 12:20-25

20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.

Proverbs 27:17

17 Fero akrigxas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

Ecclesiastes 4:9-12

9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. 10 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos? 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.