Bible verses about "steadfast" | Esperanto

Romans 8:18-25

18 CXar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni. 19 CXar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de Dio. 20 CXar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, 21 ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. 22 CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun. 23 Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo. 24 CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas? 25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

Romans 8:2

2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Isaiah 40:31

31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Colossians 1:1-29

1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato, 2 al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose:Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro. 3 Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, cxiam pregxante por vi, 4 auxdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al cxiuj sanktuloj, 5 pro la espero konservita por vi en la cxielo, pri kiu vi jam antauxe auxdis en la vorto de la vero de la evangelio, 6 kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero; 7 kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni, 8 kaj kiu ankaux sciigis nin pri via amo en la Spirito. 9 Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento, 10 por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al cxia placxado, en cxia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio; 11 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo; 12 dankante la Patron, kiu tauxgigis nin por partopreno en la heredajxo de la sanktuloj en lumo, 13 kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; 14 en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj; 15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas. 18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio. 19 CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu; 20 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo. 21 Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis 22 en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li; 23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis. 24 Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio; 25 kies diakono mi farigxis laux la arangxo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, 26 la misteron, kiu estas kasxita for de la mondagxoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, 27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; 28 kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo; 29 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

2 Corinthians 3:6

6 kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

2 Peter 1:5-8

5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon. 8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Titus 2:2

2 ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;

Psalms 112:7

7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon.

James 1:2-4

2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, 3 sciante, ke la provado de via fido faras paciencon. 4 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

James 1:12

12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.