Bible verses about "sharing" | Esperanto

1 Kings 17:8-16

8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon. 10 Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku. 11 Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. 12 Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos. 13 Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. 14 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. 15 Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo. 16 La faruno en la vazo ne konsumigxis, kaj la oleo en la krucxo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

Matthew 25:31-46

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj; 33 kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35 cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi? 40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj; 42 cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44 Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45 Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46 Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

Acts 4:32

32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna.

Romans 12:13

13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

James 2:14-17

14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi? 15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? 17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

Luke 6:29-30

29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30 Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin.

Galatians 6:6

6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj.

Isaiah 58:7

7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.

Luke 6:38

38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Luke 3:11

11 Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same.

1 Timothy 6:18

18 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;

Hebrews 13:16

16 Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.