Bible verses about "salvation" | Esperanto

Psalms 3:8

8 CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

Psalms 37:39

39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

Psalms 62:1

1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.

Psalms 60:5

5 Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

Jonah 2:9

9 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.

John 3:16-18

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

John 3:17-21

17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj. 20 CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.

Acts 16:30-33

30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita? 31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. 32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo. 33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj.

John 15:1-27

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2 CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas. 7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj. 9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo. 10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena. 12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian. 18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaux ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaux vian ili observos. 21 Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron. 25 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze. 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.

Acts 28:28

28 Certigxu do al vi, ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili auxskultos.

Romans 6:14

14 CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco.

Galatians 2:21

21 Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

John 6:44

44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

Matthew 7:21

21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

John 14:6

6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

Acts 4:12

12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Ephesians 2:8

8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;

Romans 10:9

9 cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos;

Titus 3:5

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

Ephesians 2:8-9

8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.