Bible verses about "robes" | Esperanto

Matthew 22:11

11 Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;

Matthew 28:1-20

1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2 Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi. 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo; 4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj. 5 Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan. 6 Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis. 7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. 8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj. 9 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li. 10 Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos. 11 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn. 12 Kaj kunveninte kun la pliagxuloj, ili konsiligxis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, 13 dirante:Diru:Liaj discxiploj venis nokte, kaj forsxtelis lin, dum ni dormis. 14 Kaj se la provincestro tion auxdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de cxia zorgo. 15 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastigxis inter la Judoj gxis hodiaux. 16 Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorklinigxis al li; sed kelkaj dubis. 18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero. 19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Acts 2:24-36

24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi. 25 CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; 26 Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero; 27 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi. 29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros. 32 CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj. 33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas. 34 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi, 35 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Revelation 21:1-4

1 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Revelation 7:13

13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?

Revelation 6:11

11 Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.

Revelation 7:9

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

Revelation 22:14

14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.