19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.
Bible verses about "retirement" | Esperanto
Nehemiah 5:19
Luke 14:28
28 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?
Hebrews 6:10
10 cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante.
Psalms 37:25
25 Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
Psalms 90:16-17
Ecclesiastes 3:1-10
1 Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;
2 estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;
3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;
5 estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de cxirkauxbrakado;
6 estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;
7 estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
9 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
10 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
Luke 12:33-34
1 Timothy 6:17-19
17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;
18 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
19 provizante por si bonan fundamenton kontraux la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.
Philippians 1:6
6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;
Proverbs 13:22
22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.
Psalms 92:12-14
Matthew 6:19-21
Luke 12:16-21
16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;
17 kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
18 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.
19 Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.
20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.
2 Timothy 4:7
7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
Luke 1:23
23 Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.
Numbers 8:23-26
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.
25 Kaj de la agxo de kvindek jaroj ili retirigxos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.
26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.
Acts 20:24
24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
Jeremiah 29:11
11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.