Bible verses about "recovery" | Esperanto

Isaiah 41:17

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

Luke 14:12-14

12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

Luke 6:20-21

20 Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris:Felicxaj estas vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio. 21 Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos. Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.

John 3:7-18

7 Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj. 8 La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito. 9 Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi? 10 Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion? 11 Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12 Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros encxielajn? 13 Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo. 14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon. 16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

Romans 12:12

12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;

1 Corinthians 6:11

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Ephesians 6:18

18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

1 John 4:18

18 Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo eljxetas timon, cxar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektigxas en amo.

1 John 3:17

17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li?

1 Samuel 30:8

8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.

Luke 4:16-21

16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi. 17 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite: 18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, 19 Por proklami favorjaron de la Eternulo. 20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.

Acts 2:44

44 Kaj cxiuj kredantoj estis kune, kaj havis cxion komuna;

Ephesians 2:8

8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;

Ephesians 5:15-18

15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj; 16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj. 17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro. 18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

2 Corinthians 5:17

17 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.