Bible verses about "promotion" | Esperanto

1 Chronicles 11:6

6 Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.

Psalms 78:70

70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

Psalms 113:7-8

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

Psalms 113:8

8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

Daniel 3:30

30 Kaj la regxo denove tre altigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.

Colossians 1:27

27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;

Philippians 4:8

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

Psalms 113:7

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,

2 Timothy 2:15

15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.

Genesis 12:2

2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Daniel 2:48

48 Tiam la regxo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj ricxajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj cxefo super cxiuj sagxuloj de Babel.

1 Peter 5:6

6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;

Psalms 75:6

6 CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.

Psalms 1:1-3

1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

Colossians 3:23

23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

James 4:10

10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Psalms 20:4

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

Psalms 75:7

7 Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.