Bible verses about "patience" | Esperanto

Proverbs 15:18

18 Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.

Isaiah 40:31

31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Romans 5:4

4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;

James 1:19

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;

1 Peter 2:19-23

19 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste. 20 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio. 21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; 23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;

Ecclesiastes 7:9

9 Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Ephesians 4:2

2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

1 Corinthians 13:4

4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,

Psalms 37:7-9

7 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn. 8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon. 9 CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

Philippians 4:6

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

Romans 8:25

25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

Galatians 6:9

9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

Romans 12:12

12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.