Bible verses about "passover" | Esperanto

Exodus 12:15-20

15 Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan. 18 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando. 20 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

Exodus 13:3

3 Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon.

Exodus 12:11-13

11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.

Numbers 9:6-12

6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago; 7 kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj? 8 Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin. 9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo. 11 En la dua monato, en la dek-kvara tago, cxirkaux la vespero ili faru gxin; kun macoj kaj maldolcxaj herboj ili gxin mangxu. 12 Ili ne lasu iom el gxi gxis la mateno, kaj oston ili ne rompu en gxi; laux cxiuj ritoj de la Pasko ili faru gxin.

Luke 22:7-20

7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon. 8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu. 9 Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu? 10 Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. 11 Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 12 Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu. 13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon. 14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li. 15 Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos; 16 cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio. 17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi; 18 cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio. 19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi. 20 Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.

Luke 22:15

15 Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos;

Exodus 12:8

8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

1 Corinthians 5:8

8 tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

Numbers 9:14

14 Kaj se logxos cxe vi fremdulo, li ankaux faru Paskon al la Eternulo; laux la rito de la Pasko kaj laux gxia regularo li faru:sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigxeno.

Mark 14:12-25

12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon? 13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; 14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 15 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16 Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon. 17 Kaj kiam vesperigxis, li venis kun la dek du. 18 Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi. 19 Kaj ili komencis malgxoji, kaj diri al li unu post la alia:CXu eble mi? 20 Sed li diris al ili:Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. 21 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 22 Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo. 23 Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj cxiuj trinkis el gxi. 24 Kaj li diris al ili:CXi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj. 25 Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan en la regno de Dio.

Exodus 23:15

15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

Matthew 26:26-28

26 Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo. 27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi; 28 cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.

1 Corinthians 5:7

7 Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo;

Leviticus 23:4-8

4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo: 5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo. 6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn. 7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

Exodus 12:21-28

21 Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon. 22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno. 23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. 24 Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne. 25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon. 26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo? 27 tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron. 28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.