Bible verses about "moving" | Esperanto

Ecclesiastes 5:1-20

1 Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone. 2 Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. 3 CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj. 4 Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu. 5 Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. 6 Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? 7 CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion. 8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas. 9 Kaj superecon en cxio havas tiu lando, en kiu la regxo servas al la tero. 10 Kiu amas monon, tiu ne satigxos per mono; kaj kiu amas ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon:ankaux cxi tio estas vantajxo. 11 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj? 12 Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon dormi. 13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro. 14 Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano. 15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. 16 Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? 17 Kaj cxiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitigxo, en malsano kaj malagrablajxoj! 18 Jen, kion mi vidis:ke estas bone kaj bele mangxi kaj trinki kaj gxui plezurojn de cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio estas lia apartenajxo. 19 Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de Dio. 20 CXar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li gxojon de lia koro.

Psalms 37:1-40

1 De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. 2 CXar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas. 3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon. 4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. 5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon. 7 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn. 8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon. 9 CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. 10 Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. 11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon. 12 Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj. 13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago. 14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon. 15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos. 16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj. 17 CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas. 18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne. 19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj. 20 CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo. 21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas. 22 CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos. 23 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li. 24 Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon. 25 Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. 26 CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj. 27 Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne. 28 CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita. 29 La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne. 30 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas. 32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin. 33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos jugxata. 34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj. 35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo; 36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla. 37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema; 38 Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos. 39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero. 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, CXar ili fidas Lin.

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Matthew 6:25-34

25 Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo? 26 Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili? 27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; 29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj. 30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? 31 Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu? 32 CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion. 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi. 34 Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.